Vegetarismo kaj MIYAZAWA Kenzi

Saluton, karaj partoprenantoj!  Mi øojas , ke oni donis al mi honorigan þancon iom paroli en æi tiu Kongreso.

Mi estas Esperantisto dum pli malpli dek jaroj, kaj jam pasis pli ol dek jaroj post kiam mi æesis manøi viandon.  Verþajne mi ne aspektas vegetarano.  Multaj homoj pensas, ke vegetaranoj estas maldikuloj.  Sed vidu elefantojn, bovojn, aý æevalojn,  ili estas perfektaj vegetaranoj kaj tre fortikaj.

Laý mi Esperanto kaj Vegetarismo havas la saman radikon.  Simple dirite, tio estas egaleco aý kunvivado.  Mi pensas, ke Esperanto celas egalecon kaj kunvivadon inter homoj.  Kaj Vegetarismo celas egalecon kaj kunvivadon inter bestoj aý aliaj viva¼oj.

Tiusence mi lastatempe tre interesiøas pri tiu, kiu estas unu el la plej famaj fabelistoj , MIYAZAWA Kenzi.  Kiel vi jam bone scias, li estas unu el la famaj Esperantistoj en Japanio.  Sed li fakte estas ankaý unu sola fama vegetarano en Japanio.  

Se temas pri la rilato inter MIYAZAWA Kenzi kaj Esperanto,  poste vi aýskultos pli interesan,  profesian prelegon.  Do Bonvolu esti indulgemaj pri mia amatora parolado dum iom da tempo,  æu bone?

Laý mia scio li fariøis vegetarano kiam li estis 21 jaraøa kaj daýre estis vegetarano øis la fino je la aøo de 38.  Tio signifas, ke preskaý æiuj liaj verkoj estis verkitaj kun æiutaga vivo kiel vegetarano.  Estas multe da verkoj surbaze de Vegetarismo.  Ekzemple unu el la plej famaj fabeloj, nome, gRestoracio kun multaj mendojh aý gPostulema Restoracioh   Kiam mi legis øin en lernejo, mi ne rimarkis ion tian.  Sed nun estas tre facile trovi Vegetarismon en øi.

Li fakte estis ege severa vegetarano.  Li manøis nek viandon, nek fiþojn, nek ova¼ojn,  nek lakta¼ojn.  Ne nur pro tio, ke tiam esits tre malfacile akiri multe da nutrigaj manøa¼oj, sed ankaý pro tio, ke li deziris kunvivi ne nur kun aliaj bestoj,  sed ankaý kun æiuj viva¼oj.

Antaý æio li ne volis mortigi bestojn,  eæ ankaý aliajn viva¼ojn.  Li sentis, eæ volis senti suferon de mortigataj bestoj.  Mi pensas, ke li eæ hezitis manøi kreska¼ojn,  legomojn.  Kompreneble manøi nenion signifas morton.  Æiuj havas rajton por vivi, æu ne?  Kun tiu kontraýdiro,  li komencis kreskigi legomojn.  Li fariøis agrikurturisto.  Nur ricevi vivon estas malbone, sed kreskigi legemojn povas doni vivon.  

Li verkis unu rakonton rekte pri vegetarismo, la titolo estas gLa Kongreso de Vegetaranojh.  Okazis la festivalo de Vegetaranoj, sed tie kolektiøis ne nur vegetaranoj sed ankaý viand-manøantoj.  Viand-manøantoj laývice kritikas kontraý vegetarismo.  Kaj komenciøis debato inter du grupoj.  Kompreneble laý lia intenco, finfine vegetaranoj venkis viand-manøantojn.

En tiu rakonto li tre logike klarigis kio estas Vegetarismo.  Ne nur de la vidpunktoj,  kompato al bestoj,  aý io religia,  sed ankaý de la vidpunktoj de nutura¼o,  efika konsumo de energio sur la terglobo aý karaktero de homaj dentoj, ktp.  Li mirinde analizis Vegetarismon.  Eæ nun lia analizo estas sufiæe taýga.  Mi ne povas ne surpriziøi pri tio, ke ekzistis tia homo antaý preskaý 90 jaroj en Japanio.

Tiusence japanaj vagetaranoj admiras lin.  En tiu rakonto, La Festivalo de Vegetaranoj okazis en la 4a de septembro.  Øuste pro tio japana asocio de vegetaranoj decidis la daton kiel la tagon de vegetaranoj kaj æirkaý la dato oni lastatempe okazigas la semajnon de vegetaranoj por disvastigi Vegetarismon.   

Mi pensas, ke pripensi manøa¼ojn estas pripensi vivon, pripensi la rilaton kun aliaj homoj, bestoj kaj viva¼oj.  Vi estas farita de tio, kion vi manøis.  Bonþance oni kutime havas tri fojoj da þancoj en unu tago por pripensi manøa¼ojn.  

En nia æiutaga vivo,  pri manøa¼oj tamen estas tre malfacile scii de kie ili venis, kiu faris ilin,  kiu preparis ilin.  En restoracio aý supermerkado estas malfacile kompreni, ke oni vendas pecojn de mortigitaj bestoj.  Verþajne multaj homoj pensas, ke viando estas viando,  jam ne estas besto.  Sed indas imagi,  imagkapablo estas ege grava.  Se homaro perdus imagkapablon,  homaro certe pereus.

Lastatempe intereso pri manøa¼oj altiøas.  Malsano de bovoj, kokoj aý karpoj. Mi fakte suspektas ankaý porkojn.  Multaj homoj komencis rimarki, ke io stranga,  io nenatura okazas en la mondo.  Aperis iu movado kontraý rapida manøa¼o,  kaj movado disvastigi naturajn manøa¼ojn.  organikajn legomojn, ktp.  Tio estas bona tendenco por ni.

Iusence fariøi vegetarano estas multe pli facile ol fariøi Esperantisto.  Fariøi Esperantisto bezonas almenaý du horojn kiel Tolstoj.  Sed vi povus tuj fariøi vegetarano, se vi decidus tion. Eæ ekde nun!  

Mi finos mian paroladon per æi tiuj vortoj,  gAgrablan vivon sen viando!h
Koran dankon pro via aýskultado.