
SINPREZENTO
NOMO: Mia nomo estas SAITO Yosinori. (prononco estas "joshinori") Bonvolu nomi min Nori, char miaj fratoj havas similajn nomojn, Yosihiko kaj Yosiaki.
AGHO: Mia agho estas preskau sama al tiu de Julian Lennon, filo de John Lennon. Fakte li estas pli maljuna ol mi nur unu tagon. Se oni kalkulas la diferencon de tempo inter Tokio kaj Liverpool, tio eblas ke, ni havas la saman naskightagon!
PROFESIO: Municipa oficisto de la urbo Kawaguchi, kie mi nun loghas.
De aprilo en la jaro 1996, Mi apartenis al la sekcio de planado. Unu el miaj taskooj estis progresigi tele-komunikadon inter civitanoj kaj municipa registaro. Mi klopodis publikigi la hejmpaghon de iu koncerna organizo kaj de nia urbo. En nia oficejo ankorau estas malfacile disvastigi la utilecon de la interreto. Kaj mi ne povis skribi tion, kion mi volas skribi!
Ekde aprilo en la jaro 1998, mi devis aparteni al tre fifama sekcio. sekcio de financo. unu el plej okupitaj sekcioj. Ghenerale posteno shanghighas en chiu kelkaj jaroj. Mi tre malshatas esti okupita de malinteresa laboro! Per tre primitiva maniero, oni devas fari dokumentojn, kontroli multe da ciferoj. Tre malefike, tre tempokonsume! Mi fakte elektis nunan profesion char ghi estas malokupita! Kion fari?! Shajne mi ne povos elteni tian situacion dum longa tempo. Sed shanghi profesion ankorau estas sufiche malfacile en Japanio. Chirkauita de malinteresaj kolegoj, tagoj pasas sensignife...... Mi nun vere cerbumas pri mia sinteno en la sekcio.
KOMPUTILO: Mi ne estas tre lerta pri ghi. Antau du tri jaroj mi renkontighis kun Mako en la oficejo, kaj devis uzi ghin por kalkuli budgheton. Softvaro estis "Excel". Sekve mi achetis Makon, sed mi ne estis uzanto de la interreto. Antau du jaroj mi achetis novan komputilon por Vindozo 95 kaj komencis uzi la interreton. Pri softvaroj Netscape Navigator plachas al mi. Chi tiu hejmpagho estas farita per "Gold".
Mi tre interesighas pri MIDI, sed por mi ghi estas sufiche malfacile. Mi utiligos ghin por simpla muziko.
MUZIKO: Kompreneble mia plej shatata muzikisto estas John Lennon. Mi komencis ludi gitaron kiam mi estis dekdu jaragha. Tamen mi ne estas bona gitaristo. Mi foje komponas muzikon, precipe kantojn. Lastatempe mi achetis la softvaron por komponi muzikon, deghitecan magnetofonon de multzonoj kaj elektran pianon. Mi scias, ke mi devas utiligi ilin!
MIAJ KATOJ: Mi nun havas tri katojn hejme. Mi prezentu ilin.
KUBU estas tre granda sola malina kato kun brunaj kaj blankaj haroj, kaj kun grandaj okuloj. Li estis forlasita katido kaj mi adoptis lin antau chirkau sep jaroj. Li estas plej dorlolata el miaj katoj. Kiam mi sidas sur la segho, li saltas sur miaj femuroj kaj batas mian vizaghon per lia kapo.
LEO estas nigra kaj blanka kato. Shia vera nomo estas LEOKO.(En Japanio -ko signifas virinan nomon.) Mi pentris shin ie en mia pagho. Shi estas sola kato kies naskightago estas konata, char shi estas filino de SHIRO. SHIRO tiam strange naskis nur LEO. Post ne longe shi prenis operacion por ke shi ne plu nasku katidojn.
KIKI subite aperis lastsomere. Shi estas shajne
dujaragha, tute infaneca. LEO ne shatas shin, ofte koleras pri shi. Sed
KIKI tute ne zorgas pri LEO.
| ANNE forpasis en la 15a de februaro.1998. Shajne nur kvin au ses jaragha. Shi havis helbrunajn harojn. Kelkaj diris, ke shi devas esti miksdevena de Usona Mallonghara Kato. Ankau shi estis forlasita katido. Shi chiam estis maldika malgrau relative bona apetito. Bestkuracisto diris, ke shi havis denaskan malsanon, kaj povas esti miraklo, ke shi travivis ghis nun. |
| SHIRO forpasis en la 3a de oktobro,1997. shi estis tute blanka kato. SHIRO signifas "blanka" japane. Shi estis sovaghkato. shi chiutage eliris kaj revenis libere tra la fenestro de mia chambro en la dua etagho. Kvankam neniu scias, kiom da jaroj shi vivis, shi finfine vivis tre longe, dek-kelkajn jarojn. |
La
Urbo Kawaguchi
Oficiala
hejmpagho de la urbo Kawaguchi (Domaghe! Ne esperante...)
Kawaguchi situas ghuste norde de Tokio. Oni povas iri de Kawaguchi al la stacidomo Tokio en 30 minutoj per trajno. Nia urbo estas konata kiel la urbo de muldajho kaj planto por ghardeno. Lastatempe tamen anstatau ili pli kaj pli multighas altaj apartamentoj pro proksimeco al Tokio.
Loghantaro: 460,000 homoj
Vasteco: 55.75 kvadrataj kilometroj
Loghdenseco chirkau Tokio estas tre alta. Ankau terena prezo estas nekredeble alta. Pro tio estas malfacile posedi domon. (Por mi ne malfacile sed neeble!)
Ni havas kvar sezonojn. Lastatempe neniam neghas en vintro.
Somero povas esti varmega kaj humida chi tie. En printempo multaj suferas
pro alergio de poleno de japana cedro.